has gloss | epo: GERENCSÉRY Béla (gerenĉe:ri) Grenczer hungara kemiisto pri nutraĵoj, universitata profesoro: Szilágycseh, 16-a de aŭgusto 1887 – Budapest, 25-a de decembro 1960. Biografio Li akiris diplomon de inĝeniero pri kemio en teknikuniversato de Budapeŝto. Ekde 1909 li laboris en Kassa, ekde 1914 en Budapeŝto en la Landa Kemia Instituto, ekde 1917 li iĝis direktoro de nutraĵsekcio de instituto. Ekde 1918 li laboris en ministerio pri agrikulturo, inter 1938 kaj 1946 li estis direktoro de Landa Kemia Instituto, pli poste profesoro en la katedro de agrarindustria fako. Post sia pensiiĝo en 1949 li instruis dum 10 jaroj Élelmiszeripari Technikum ((Nutraĵindustria Tekniklernejo). Ekde 1931 ĝis 1948 li redaktis la gazeton Kísérletügyi Közlemények kaj la aldonaĵon de Dokumentációs Szemle. Verkoj Li verkis plurajn lernolibrojn por tekniklernejoj. |