| has gloss | epo: Hungara Antologio estas esperantlingva antologio de hungaraj poemoj kaj noveloj de 50 verkistoj. Ĝin redaktis Kalocsay, kiu ankaŭ tradukis grandegan parton. Kunlaboris Baghy, Bodo, Halka, Szilágyi kaj Totsche. Ĝi aperis en 1933 kun 473 paĝoj kaj 24 kliŝopaĝoj kun la portretoj de 47 verkistoj. Simila verko eĉ en kelkaj grandaj naciaj lingvoj ne ekzistas pri la hungara literaturo. La redaktantoj celis "konigi hungarajn literaturajn trezorojn kaj samtempe doni kiel eble plej valoran kontribuaĵon al la Esperanta literaturo". Laŭ la revuo Esperanto (1933, p.167), "ĉiu justa juĝanto verdiktos honore realigita tiun duoblan taskon, kaj deziros sukceson al tiu nesuperebla libro al la AELA-entrepreno." |